La Strig’ kaj la Kato en verda boato
ekvelis kun kargo abunda,
mielo por manĝi kaj mono por ŝanĝi
en Angla bileto kvinpunda.
Sub nokta stelaro kun eta gitaro
ekkantis la Strig’ pro inklin’,
“Ho bela vi Kato! Ho mia amato!
Ho Kato vi ravas ja min,
ja min,
ja min!
Ho Kato vi ravas ja min!”
La Kat’ aklamanta “Vi bird’ eleganta!
Vi kantas ĉarmege ulule!
Ho ni geedziĝu! Hezit’ ne estiĝu!
Sed havas da ringoj ni nule!”
Tra jaro plus tago ekestis vojaĝo
al land’, kie kreskas bonguj’,
kaj jen en arbaro renkontis la paro
Porkidon kun ring’ en naztru’,
naztru’,
naztru’.
Porkidon kun ring’ en naztru’.
“Jen unu ŝilingo por via nazringo!
Ĉu bone?” La Porko kvitigis.
La tagon pli poste la paron senkoste
Kok’ Hinda sur monto ĵurligis.
De ment’ la foliojn kaj cent cidoniojn
ili manĝis per runca kuler’,
festenis lunlume kaj dancis brakume
sur plaĝ’ en la nokta aer’,
aer’,
aer’.
Sur plaĝ’ en la nokta aer’.
Leave A Comment